*************************************************************************** SCIENCA KALKULILO por la Palm-Organiziloj MODELO SC-102P ============== Versio 1.91, 2001-11-28 de Thomas Öllinger (oelli@eunet.at) Inform- kaj elshutpagho: *************************************************************************** FUNKCIOJ La programo SC-102P disponigas al vi potencan, libere distribueblan sciencan poshkalkulilon por la Palm-platformo. Aldone al la sciencaj funkcioj la kalkulilo ofertas plenan aron da logikaj operacioj kaj konvertoj inter nombrosistemoj (HEX, DEC, OCT, BIN). Precipe pro tio ghi ankau tre taugas por komputilistoj kaj programistoj. Estis atentata, ke la aspekto kaj konduto plej eble similu al vera poshkalkulilo, por ke la uzanto rapide kaj sekure sin orientu. La programo automate alghustighas al unu- kaj multkoloraj aparatoj. Ghi disponeblas en tri lingvaj variantoj: germane, angle kaj esperante. *************************************************************************** POSTULOJ * Palm-operaciumo versio 2.0 au pli * MathLib: Tio chi estas libere disponebla dinamike bindebla biblioteko, kiu ekde Palm-operaciumo 2.0 uzeblas de chiuj Palm-programoj, kiuj bezonas matematikajn funkciojn kun duobla precizeco konforme al IEEE-754. Ghi estas distribuata lau la Biblioteka Publika GNU-Permesilo kaj estas libere disponebla kune kun dokumentaro kaj fontkodo che . Ghi ne estas parto de la programo SC-102P, sed kopio de ghi enas en la arkivo por via komforto. *************************************************************************** DOKUMENTARO Disponeblas plenaj instrukcioj en HTML-formato en la germana kaj angla lingvoj. (Pro la maldiligenteco de la tradukanto ankorau ne ekzistas plenaj instrukcioj en Esperanto!) * Por la Germanaj instrukcioj malfermu la dosieron "Bedienungsanleitung.html" en la dosierujo "deutsch". * Por la Anglaj instrukcioj malfermu la dosieron "Instruction_Manual.html" en la dosierujo "english". *************************************************************************** INSTALADO Se vi ankorau ne scias, kiel instali aldonajn aplikajhojn en la Palm-aparaton, konsultu la manlibron, kiun vi ricevis kune kun la aparato. Instalproceso: * Unue instalu la dosieron MathLib.prc en vian Palm-aparaton, se ghi ankorau ne estas instalita. RIMARKO: Char la MathLib ankau estas uzata de multaj aliaj Palm-aplikajhoj, ghi eble jam estas en via Palm-aparato kaj ne plu necesas instali ghin. (MathLib ne videblas kiel aplikajho. Se vi ne certas, chu MathLib jam estas en via Palm-aparato, pro sekureco simple instalu ghin.) * Decidu, kiun lingvan version de la SC-102P vi volas uzi. Vi trovas la diferencajn versiojn en la subdosierujoj deutsch, english kaj esperanto. Simple instalu la tie trovighantan dosieron SC-102P.prc kiel kutime in vian Palm-aparaton. * Nun troveblas aplikajho kun la nomo SC-102P havante nedefinitan kategorion. Per tushado de ghia piktogramo montreblas la SC-102P. RIMARKO: Se vi uzas la Esperantan version, aktivigu Latin-3-an tiparon por chi aplikajho. Chiuj necesaj por tio iloj libere disponeblas che . *************************************************************************** PROGRAMADAJ INFORMOJ Chi tiu programo estis kreata per Amiga-A4000-komputilo uzante la jenan programaron: Palm-SDK (versio 3.5), PRC-iloj (versio 2.0), GCC (versio 2.95.2-kgpd) kaj pilrc-2.5.c. La programo estis skribata per la mCWEB literatura programadsistemo, kiu servas kiel antautraktilo por C kaj TeX. mCWEB libere disponeblas en la Aminet che . La programo estis testata en la jenaj aparatoj: Palm-imitilo, PalmPilot-profesia, Palm III, Palm IIIx, Palm V, Palm m105, Palm IIIc kaj Palm m505. *************************************************************************** HISTORIO V1.91, 2001-11-28: Eraro pri kalkuladoj kun ->DEG kai ->D.MS korektita. V1.9, 2001-11-16: Eraro pri kalkuladoj kun PI korektita. V1.8, 2001-09-19: Unua oficiala versio eldonita. *************************************************************************** ESTONTECO Kalkulila programo SC-103PC kun aldona moduso por konvertado de valutoj (por simpla konvertado de euroj). *************************************************************************** DANKESPRIMOJ Mi volas speciale danki al jenaj personoj: * Mia frato Markus Öllinger por helpo pri la angla dokumentaro, por la mCWEB-sistemo kaj la Amiga-kalkulilo "Taschenrechner", kiu servis kiel sciobazo por tiu chi projekto. * Richard Hable por la Esperanto-traduko, helpo pri la dokumentaro kaj beta testado * Bernd Gollesch kaj Peter Gsellmann por beta testado